Skip to main content

Full text of "Esperanto En Afriko - Numero 04, Decembro (2007)"

See other formats


ISPIEAKT® EM APMHM® 

BuCteno cCe Ca JAfrika Xomisiono dCe AITA 

Numero 04 Decembro 2007 


Karaj legantoj, 

Baldaŭ post la lasta numero aperas nova numero de nia bulteno. Novaĵoj 
en la afrika Esperantujo abundas. Bonvolu daŭre informi laAfrikan Oficejon 
de UEA pri la movado en via lando. 

La Redaktantaro 

** 

Ni represas la alvokon el la antaŭa numero, ĉar ĝi daŭre aktualas. 

ALVOKO AL NIAJ NEAFRIKAJ AMIKOJ OKAZE DE 
LA UNIVERSALA KONGRESO EN 2008 EN ROTERDAMO, 
PERIFERIA URBO DE AFRIKO 

Neniu afrikano partoprenis la ĉi-jaran UK en 
Japanujo. La malproksimeco inter Afriko kaj 
Japanujo kaj la alteco de la flug-kostoj, kiuj 
kutime devis antaŭvidi transiron de unu aviadilo 
en la alian en Eŭropo, malkonsilis elspezi tiom da 
mono ĉi-jare. Tamen en la venonta Universala Kongreso povos partopreni 
kelkaj afrikanoj koste de la Triamonda Kongresa Fondajo. 

Roterdamo ja ne estas tiel malproksima de Afriko, kaj oni povas konsideri ĝin 
preskaŭ periferia urbo de nia kontinento. 

Tamen por ke la partopreno realiĝu la amikoj de Afriko kaj de afrikaj esperantistoj 
devos malavare kontribui al tiu Fondajo, kies rimedoj hodiaŭ ne permesas la 
vojaĝon al multaj afrikaj esperantistoj, kiuj ja meritas partopreni. 

La pagmanieroj estas la kutimaj pagmanieroj al UEA indikitaj en Jarlibro 2007, 
p. 36. Bv. aldoni la indikon “Por afrikanoj al UK”. 

Ni estas tre dankaj al vi, se vi ebligos al nipartopreni kaj sperti la UK-etoson kaj al 
la ceteraj kongresanoj bavi kontakton kun la afrika movado, kiu kreskas kaj solidiĝas. 


93a Universala Kongreso 
de Esperanto 



★\ROTERDAMO 











RAPORTO DE LA NOVA MEMBRO DE LA KONSILANTARO 
DE LA AFRIKA KOMISIONO GERHARD HIRSCHMANN 


Karaj afrikaj geamikoj, 

Mi tre ĝojas pri la ĉijaraj impulsoj, puŝoj por la evoluigo de nia mondcivitana 
movado, Esperanto-fako. 

Dum aŭgusto mi vizitis okcidentan Afrikon, Beninon ĉefe sed ankaŭ Ganaon, 
trapasis Togolandon kaj estis “preskaŭ” en Niĝerio, sed la limgardistoj ne 
permesis mian eniron, domaĝe! Tamen la renkontiĝo ĉe la landlimo kun 
Seraphim Monday Anagovi, nia direktoro por Niĝerio, estis unuanime frata. 
Spite al kelkaj provoj atingi la vizon, ankaŭ dum plua tago en ambasadejo en 
Cotonou, bedaŭrinde mi ne sukcesis, kaj la atendantaj seminarianoj vane atendis 
min. Sed telefona kontakto al ili sukcesis. 

Mi sentis min en granda familio de esperantistoj kaj mondcivitanoj, kaj en la 
urboj Lokossa, Cotonou, kaj rifuĝejo de togolandanoj Codji, ĉiuj en Benino, 
kaj en Akro kaj en Akim-Oda, ambaŭ en Ganao. La kunlaborantaj amikoj 
F. Hounsounou, Alfred Arthur, Paul Mensah, oficisto de la Afrika Oficejo de 
UEA Francis-K. Agbenou, J. C. Alofa kaj multaj aliaj preparis kaj organizis la 
renkontiĝojn, prelegojn kaj seminariojn, kaj akompanis min dume. 

Manon en mano la mondcivitanoj kaj/aŭ samtempe esperantistoj kontribuis al 
la sukceso. 

Raportoj pri la plej gravaj eventoj jam estas faritaj, kelkaj ankoraŭ atendas mian 
ellaboradon. Proponoj kaj petoj por subteni konkretajn projektojn jam estas 
transdonitaj. 

Ebligis mian partoprenon germana studvojaĝo oktobre ĉi-jare al Mozambiko 
kaj Svazilando. Preskaŭ tri semajnojn ni agadis sur kelkaj kampoj, ekz.: 

- kontaktoj kun junulara organizajo, kies respondeculoj esprimis grandan 
intereson pri Esperanto, kaj kun kiu kunlabora kontrakto estas nun ellaborata; 

- konsultaj kontaktoj kun sociaj organizajoj (por klerigado, instruado, informa 
agado kontraŭ HlV/aidoso, kaj liverado de interesaj okup-ebloj al la junularo) 
en diversaj urboj; 

- personaj kontaktoj kun aktivuloj de projektoj por prizorgi orfojn kiuj perdis 
la gepatrojn pro aidoso kaj nun havas adoptan familion, ktp. 

Dankon al ĉiuj kunagantoj, al la Centra Oficejo de UEA, kaj al la membroj de 
la Afrika Komisiono de UEA. Sen ili la sukceso ne eblus. 

Gerhard Hirschmann 


2 



PASINTAJ AGADOJ EN AFRIKO 


RAPORTO PRI KUNVENO DE LA ESTRARO 
DE LA LANDA ASOCIO EN BENINO 

Karlo Alofa el Cotonou kun gasto el Kongo (Kinŝaso), nome N’landu - Nialukulu, Rikardo, 
esperantisto el la klubo Verda Stelo, Latifou Gbadamassi (prezidanto de la landa asocio), Pierre 
Houenavo (Esperanto-instruisto en Kodji, kasisto de la landa asocio), Francis Agbenou Kodjovi 
(oficisto de UEA/AO, prezidanto de la klubo Verda Familio en la rifuĝejo Agame), Fran^ois 
Hounsounou (prezidanto de la klubo Pacaj Metiistoj en Lokossa, respondeculo pri la ILEl- 
sekcio en Benino), Andre Gokan (ĝenerala sekretario de BOJE), Sonade Kakpo (organizanto 
de BOJE), Amegnihoue Gokan ( kasistino de BOJE), kaj ceteraj ĉefaj respondeculoj de kluboj 
partoprenis la kunvenon. 

La kunveno estis malfermita per la voĉo de sinjoro Gbadamassi. Jen la tagordo: 

1. disdono de subvencio al aktivaj kluboj (100 eŭroj) sendita de UEA; 

2. laboroj antaŭvidataj pro la ILEI-konferenco en 2008 en Benino; 

3. la evoluo pri la kurso Gerda en Benino; 

4. ceteraĵoj. 

Resume: La subvencio estas disdonitaj al la dek plej aktivaj kluboj. 

Jen la kompleta listo de la kluboj: 

1. Pacaj Metiistoj (Lokossa) de Fran^ois Hounsounou; 

2. Egaleco (Kodji) de Pierre Houenavo; 

3. Nova Mondo (Sedje) de Honorine Azonhouto; 

4. EJEA (Adohoun) de Jonas Hounkpe; 

5. Rondo Familia (Lokossa) de EugeneTchoume; 

6. Monda Familio (Azove) de Appollinaire Sohounme; 

7. Sankta Harmonio (Ayahohoue) de Latifou Gbadamassi; 

8. Verda Familio (rifuĝejo Agame) de Francis Agbenou; 

9. La Gefratoj de Zamenhof (Lokossa) de Felicien Yehouessi; 

10. Arigbo-klubo (Glazoue) de Mechak Ezin. 

Nun post tio okazas profunda interdiskuto pri la planata ILEI-konferenco en 2008. 

Notindas jenaj punktoj: Ni organizu interrenkontiĝon (kongreseton) por diskonigi tiun gravan 
konferencon de 2008. Endas semi la ehon inter la kluboj pri la utileco de Gerda- kurso. Ni 
provu pli varbi aliajn lernantojn al la movado, enkonduki Esperanton en lernejojn kaj ĉe radio- 
stacioj, okazigi ago-tagon por profiti la okazon disdoni flugfoliojn amase eĉ ĉe poŝtkestoj ĉe la 
poŝtoficejoj. 

Rimarkoj: Pluraj interrenkontiĝoj permesos efikan antaŭlaboron pri la konferenco. Man-en- 
mane la benina landa asocio tutkune kun AO kaj benina ILEI-sekcio ŝatus dece interkunlabori 
por ne fiaske maltrafi tiun gravan eventon kiu neniam antaŭe okazis en Afriko. 

Por havigi monon al la kaso de la landa asocio, membro-karto pri Esperanto estis farita kaj ĉiuj 
bonaj esperantistoj denaske beninanoj devas havigi al si tiun karton.Gi kostas mil kvin cent 
CFA. 

La benina landa asocio ricevis kiel subvencion tri cent eŭrojn, cent por la subvencietoj de la 
lokaj kluboj kaj ducent por la landa agado. 


3 



Neaktivaj kluboj: 

1. Solidareco (Lokossa) de Ferdinand Awoudjenou; 

2. Nigra Stelo (Cotonou) de Gildas Zougnon; 

3. Verda Stelo (Cotonou) de Edouard Dossou; 

4. Geamikoj... (Cotonou) de Maurice Hounto; 

5. Klubo de Aguidahoue (Aguidahoue) de Robert Ayadji; 

6. Verda Stelo (Aplahoue) de Edgard Dokui; 

7. Verda Flamo (Aplahoue) de Benoit Zinkpe; 

8. Nova Generacio de Esperanto (Cotonou) de Clement Gbozo. 

Ekzistas kelkaj lernejoj en kiu Esperanto estas enkondukita. Ili estas: baza lernejo Jules 
Verstraeten en Kodji, La Fontaine de Vie, La Releve en Adohoun, kaj la klubo Sukceso de 
Kpadehoue Ouedeme. lli ne ricevis subvencion. 

Raportis Agbenou Kodjovi Francis kaj Pierre Houenavo 

*** 

AGADO PER ESPERANTO KAJ SPORTO 
EN RUMONGO, BURUNDIO 

La hodiaŭa raporto koncernas agadojn en Rumonge. Informojn pri aliregionaj agadoj mi 
disponigos en la venonta numero. En ĉi-regiono, Esperanto estas forta kaj tieaj esperantistoj 
laboras senlace por progresigi la movadon. 

Kluboj en Rumonge aktivas. Eĉ nokte, homoj 
kiuj ne havas tempon tage, renkontiĝas por lerni 
Esperanton. Instruistoj kaj lernantoj jam al- 
kutimiĝis al tia horaro.Ni kelkfoje enkondukas 
kursojn en hejmoj, kaj tio estas tre bona metodo 
ĉar dum tiaj kursoj ĉiuj hejmanoj partoprenas 
la kurson, kaj ili rapide komprenas kaj progresas 
ĉar post la kurshoro, ili mem kunparolas kaj 
praktikas. Oni enkondukas kurson en pluraj 
liceoj, organizas konkursojn kaj prelegojn en 
diversaj lokoj de Rumonge kaj la rezultoj estas 
tre bonaj ĉar tio vidiĝas en la altiĝo de nombro 
pri novaj lernantoj. La plej aktivaj liceoj estas 
Lycee de Rumonge (kie ĉirkaŭ 125 lernantoj sekvas kurson kunordigatan de Gilbert Niyukuri 
en la klubo ‘Elefanto’), Lycee du Carmel, Lycee Islamique kaj Lycee d’ Iteba. Instruistoj sin 
ofertas por altigi la nombron de lernantojn kaj por doni bonan konon al la novaj. La instruistoj 
renkontiĝas ĉiusabate por lerni kaj legi librojn aŭ priparoli iun temon. Tiuj ĉi interparoloj kaj 
kursoj helpas al junaj instruistoj plibonigi la scipovon kaj spertigas ilin. 

En Rumonge oni starigis esperantistan teamon por konigi Esperanton en sportaj medioj. La 
celo de la teamo estas informadi per sporto, kaj ĝin gvidas Venant Hakizimana. Nia celo estas 
informadi per sporto kaj, laŭ mi, ni jam atingis ĉi-celon ĉar nun ĉiuj piedpilk-ŝatantoj konas 
Esperanton kaj aliaj eklernis ĝin. Dankon al membroj de MELS, kiuj jam helpis nin; ni invitas 



La piedpilka teamo en Rumonge: Esperanto 
FC. Unua de dekstre: Venant Hakizimana. 


4 








ĉiujn homojn helpi nian teamon sendante futbalaĵojn (eĉ malnovaj povas helpi nin). La teamo 
nun partoprenas lokan oficialan ligon, kaj ni esperas ke en venontaj jaroj ni fariĝos ĉampiona. 
Multe helpos via subteno. Ni planas starigi alisportajn teamojn en venontaj jaroj. 

Vidiĝas ke homoj interesiĝas pri Esperanto, kaj ni ne havas sufiĉe da libroj en nia stoko. Pro tio 
ni petas al vi ĉiuj kiuj legas ĉi-revueton, helpi nin sendante librojn kaj aliajn instruilojn al: 
Sabitomva Jeremie, BP 170 Rumonge, Burundio; <jerrybs21@yahoo.fr>. 

Jeremie Sabiyumva 

Intervjuo kun la prezidanto de la sporta filio en Rumongo 

E.A: Saluton Venant Elakizimana! Vi estas prezidanto de la sporta filio en Burundio kaj 
prezidanto de la piedpilka teamo Esperanto FC. Cu vi povas diri al ni kial vi starigis ĉi filion? 

H.V: Saluton! Dum la unua nacia kongreso (Rumonge 2005) naskiĝis ideo informadi per 
sporto, kaj en la fino de la kongreso okazis piedpilka ludo inter rumonganoj kaj 
eksterrumonganoj. Dum la ludo, multaj homoj venis rigardi kaj samtempe esperantistoj 
profitis por varbi homojn, kaj la rezulto estis tre bona. Post kontakto kun la prezidanto de 
MELS (Monda Esperanta Ligo por Sporto), ni starigis tiun ĉi filion.Ci kunlaboras kun la 
nacia asocio ANEB. Ni starigis la filion por ke Esperanto atingu sportajn mediojn, ĉar ankaŭ 
sportemuloj bezonas Esperanton. 

E.A: Cu vi povas diri al ni la celon de via filio? 

H.V: La celoj de nia filio estas unue informadi per sporto kaj due, kunigi ĉiujn sportemajn 
esperantistojn. 

E.A: Jam unu jaro pasis, ĉu vi jam atingis vian celon? 

H.V: Ne komplete sed tamen, la rezulto estas bona. Nun en Rumonge, kie ni forte laboras, 
Esperanto estas konata de sportemuloj, precipe piedpilk-ŝatantoj pro la piedpilka teamo 
“Esperanto FC”, kiu nun partoprenas en loka piedpilka turniro. Tio estas por mi grava 
atingo kaj mi kontentiĝos kiam ni starigos aliajn teamojn. Ne nur piedpilkŝatantoj bezonas 
Esperanton, ankaŭ alispecaj sportemuloj ĝin bezonas. 

E.A: Kiajn problemojn vi havas en via agado? 

H.V: Niaj problemoj estas financaj kaj materialaj. Multaj esperantistoj ankoraŭ ne komprenas 
ke sporto estas bona informilo, ĉar ĝi kunigas multajn homojn el diversaj regionoj kaj kulturoj. 
Pro tio, ni ne havas sufiĉan subtenon kaj tio estas por ni granda malhelpo. 

E.A: Kiu financas viajn agadojn? 

H.V: La filio estas ligita al MELS (Monda Esperanta Ligo por Sporto) kaj al ANEB (Nacia 
Asocio por Esperanto en Burundio). La filio ricevas financan helpon el ambaŭ organizaĵoj, 
sed vi scias ke MELS kaj ANEB estas novaj organizoj kaj ke iliaj financaj statoj ne estas tute 
bonaj. Ni kelkfoje ricevas helpon el sportemuloj . 

E.A: Mi dankas vin pro via informo kaj esperas ke vi akceptos ion diri al ni kiam ni reinvitos 
vin. 

H.V: Mi ankaŭ dankas vin. 

intervjuis: E.A: Esperanto en Afriko 


5 






VENONTAJ AGADOJ EN AFRIKO 

PROGRAMO DE LA SEMINARIO DE DKEA 
(DEMOKRATA KONGOLANDA ESPERANTO-ASOCIO) 

EN MBANZA NGUNGU 

Jaŭdo la 13-a de decembro 2007 

18h00 Solena malfermo 

- Bonveniga vorto de loka organiza komitato (Ntoto Zola) 

- Vorto de la prezidanto de DKEA (Kiangani Loti) 

- Interkonatiĝa vespero 

20h00 Laborkunsido de la instrua sekcio de DKEA 

Vendredo la 14-a de decembro 2007 
8h00-12h30 Seminario 

Temo 1: Enkonduko al la kono de la Esperanto-movado (Ntoto Zola) 

Temo 2: La vivo de Zamenhof (Nsiangani Yuku) 

I4h00-18h00 Seminario 

Temo 3: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (Ngangu 
Nduantoni Bakidila) 

Temo 4: Kial dediĉi tiom da tempo kaj energio al la afero Esperanto? (Malanda) 
21h00 Renkontiĝo de la mondcivitanoj 

Sabato la 15-a de decembro 2007 
8h00-12h00 Seminario 

- Gramatikaĵoj el la kurso Gerda malaperis en Kongolando (Ntoto Zola kaj 
Nlandu Luyala) 

- Lingvaj ekzercoj el la kurso Gerda malaperis (Ntoto Zola kaj Nlandu Luyala) 
15h00-17h30 Prelego al neesperantistoj kaj ekspozicio de esperantaĵoj (libroj, kartoj ktp) 
18h00-19h30 Laborkunsido de la junulara sekcio DKEJO 

20h00-22h00 Zamenhof-vespero 
Dimanĉo la 16-a de decembro 2007 
8h00-12h00 Generala asembleo de DKEA 

12h30 Komuna manĝo sekvata de disiĝo de la partoprenantoj 

por la loka organiza komitato, Aime-Florent Ntoto Zola 

*** 

SEMINARIO EN RUMONGO, BURUNDO 
dum la Paska semajno en 2008 

Jen informoj pri la onta seminario en Rumonge. 

La seminario okazos en Rumonge, je 72 km de la ĉefurbo, en Preĝeja Hotelo (Bethel Hotel), 
kiu troviĝas apud la ŝiphaveno (kiu estas sur lago Tanganyika) kaj stacidomo de la 22-a ĝis la 
29-a de marto 2008. 


6 



Gin partoprenos personoj el diversaj afrikaj landoj, kiuj nun sekvas la preparan kurson Gerda 
malaperis. La partoprenontoj devas kotizi po 3USD. Ĝin gvidos s-rino Margaretha Symoens el 
Belgujo. Por pli da informoj, kontaktu: Jeremie Sabiyumva, BP 170, Rumonge, Burundio; 
tel: (+257) 77 733052; retadreso: <jerrybs21@yahoo.fr>. 

Jeremie Sabiyumva 




ILEI-KONFERENCO EN PORTONOVO, BENINO 

Dato de la aranĝo — de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008 por ĝenerala programo kaj de 
la 5-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2008 por postkonferenca ekskurso. 

Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj kontinentoj! - Vi estas invitataj partopreni la ILEI- 
konferencon por omaĝi kaj kuraĝigi la lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj paŝoj kaj 
helpi disvastigi nian lingvon en la tuta mondo. La ILEI-konferenco en Afriko en la jaro 2008 
estos grava evento kaj por la E-movado entute kaj por la historio de ILEl, same kiel por la 
Esperanto-movado en Afriko. 

Konferencejo kaj tranoktejo: Songhai-centro, BP 597, Tel.: 229 20225092, Fakso: 229 
20222050, Portonovo, Benino. Ĝi troviĝas en bone prizorgata granda park-aspekta tereno de 
agrikultura edukcentro proksime al la urbocentro. 

Bonvolu skribi al: Aida Ĉizikaite <aidute@mail.lt>. 



Simpatia kaj eftka metodo de lernado: Emile 
Kabura, vic-prezidanto de ANEB, gvidas la 
klubon Espero en sia kvartalo. Membroj de 
la klubo estas familianoj kaj najbaroj. Vi vidas 
Emile starantan meze. Dua de maldekstre: 
Pamphile Bahata. 



Estrarkunveno de DKEA je la 30-a de 
septembro 2007. De maldekstre: Dana 
Monshet (Lukala), ĝenerala sekretario; Simon 
Kiangani Loti (Kinŝaso), prezidanto; Inno- 
cent Lufiaulusu (Lufutoto), kasisto; Eddy 
Sava Babio (Matadio), konsilanto; Roger 
Mambuene (Mbanza Ngungu), kasisto de la 
Verda Flago; Aime-Florent Ntoto Zola 
(Mbanza Ngungu), kunordiganto de la Afrika 
Komisiono; Evariste Munuku Wa Mulongo 
(Matadio); kaj Jeremie Ngoma Kikondolo 
(Lukala), vicprezidanto. 


7 












LA KURSO GERDA MALAPERIS KAJ LA ALIAJ INSTRUILOJ 
UZATAJ DE LA AFRIKA OFICEJO DE UEA 

La Afrika Oficejo de UEA sendas al petantoj la jenajn kursolibrojn: 

- unugrada en la franca: Cours de langue internationale esperanto. 

- unuagrada en la angla: Tbe international language Esperanto: A Course. 

- duagrada en la franca: Gerda malaperis kun klarigoj en la franca 

- duagrada en la angla: Gerda malaperis kun klarigoj en la angla. 

Krome la Afrika Oficejo dissendas diskojn kun la prononco de Gerda al instruistoj. 
Nuntempe sekvas la kurson Gerda malaperis proksimume 100 homoj en pluraj afrikaj landoj, 
ĉefe en la franclingvaj. Sekvado de la kurso kaj resendado de la ekzercoj al la instruisto estas 
esenca kondiĉo por partopreni la ILEI-konferencon en Portonovo, Benino venontan jaron. 

Post la kurso Gerda la lernantoj devos legi du librojn, unu pri historio de Esperanto en Afriko 
kaj unu pri instrumetodoj. 

Jen la libro pri historio, kiel ĝin prezentas la katalogo de la Libroservo de UEA: 



Afero de 



Titolo 

espero 

Konciza historio de ia 

Esperanto-movado en 

Afriko 


Het<s Goes 1 

AFERO DE ESPERO 

onAtfto 

Aŭtoro 

Kategorio 

Prezo 

Eldonloko, 

jaro 

Eldonlnto 

Heidi Goes 

Movado 

9.00 €, triona rabato 

ekde 3 ekz. 

Rotterdam, 2007 

UEA 


W • 

UEA 


La unua provo de historio de la E-movado 
sur la nigra kontinento; kovras la periodon 
de la komenco ĝis la jaroj 1990. 

■ 

Klarigoj 


ISBN/ISSN 

978929170969 



Formato 

86 paĝoj, 21 cm 



Karakterizoj 

Ilus 



Recenzoj 

Recenzoj mankas, 

Aldonu 



Viajn komentojn, konsilojn, sugestojn kaj raportojn pri okazintaĵoj en via 
urbo aŭ lando bonvolu sendi al la redakteja adreso: afrika.oficejo@co.uea.org 
aŭ aerpoŝte al: 

Afrika Oficejo, BP. 416 Lokossa-Mono, Benin 
tel./fakso: +229 224 10 229 


8